bg_left_language.gif
vietnam.gif
Vietnam
england.gif
England
russia.gif
Russia
france.gif
France
china.gif
China
esperanto.gif
Esperanto
bg_right_language.gif
INTERNACIA KONKURSO PRI STUDADO DE THANG LONG – HANOJO “HANOJO – VIA RENDEVUEJO’ 2009-2010
Karaj amikoj,

La Internacia Konkurso por Studado de Thang Long – Hanojo “Hanojo – via rendevuejo” estas organizita de 2000 ĝis 2008, kun ĉiujara malsama temo. Ĉiuj tiuj temoj proponitaj de la Organiza Komitato celas helpi internacian amikaron pli bone konatiĝi pri historio, kulturo de Thang Long citadelo dum la pasintaj jarcentoj kaj de la hodiaŭa Hanojo. Dum la unuaj jaroj, la konkurso okaziĝis nur en Esperanto sed de 4 jaroj, ĝi ampleksiĝis al 6 lingvoj (angla, franca, rusa, ĉina, Esperanto kaj vjetnama). Ĉiujare la konkurso allogis milojn da partoprenantoj el multaj naciecoj en la mondo. Multaj elkoraj skribaĵoj esprimas profundan simpation al la ĉefurbo Hanojo, la porpaca urbo kun miljara tradicia kulturo, kie troviĝas multe da famaj historiaj vestiĝoj kaj vidindaĵoj konataj de multnombraj amikoj en la mondo kun amikema kaj gastema loĝantaro.

Por efektive kontribui al la agadoj orientitaj al la miljara jubileo de Thang Long – Hanojo, celante ankaŭ daŭre valorigi kaj heredi la sukcesajn atingaĵojn, la Organiza Komitato de la Internacia Konkurso pri Studado de Thang Long – Hanojo “Hanojo – via rendevuejo” daŭrigas la perretan konkurson por 2009-2010 kun temo “Celante al la Miljara Jubileo de Thang Long – Hanojo”. Kompare al la antaŭaj jaroj, la enhavo de la ĉijara temo malsamas pro tio, ke krom la studado de historiaj konstruaĵoj kaj kulturaj heredaĵoj, la Organiza Komitato deziras inviti la internaciajn amikojn reveni al la origino, por studi la formiĝon kaj disvolviĝon de Thang Long - Hanojo tra la sinsekvaj periodoj, la urbo kun riĉa historia pasinteco, la dinamika porpaca urbo de la malferma periodo, la multfunkcia ĉefurbo, la nacia politika kaj administrada centro, la granda centro poir kulturo, scienco, edukado, ekonomio kaj internacia komerca interŝanĝo adaptita al la bezonoj de konstruado kaj disvolviĝo sub ĉiuj aspektoj survoje al internacia integriĝo.

La Organiza Komitato honore invitas la internacian amikaron kaj la vjetnaman komunumon loĝantan eksterlande partopreni en tiu ĉi Konkurso por pli kaj pli ligiĝi kun la Hanoja tero kaj loĝantaro. Via entuziasma partopreno ja kontribuis al la sukceso de la aktivadoj celantaj al la Miljara Jubileo de Thang Long – Hanojo.

Bonan sukceson!

Estro de la Organiza Komitato

s-ino VU THI HAI
Konstanta vicprezidanto de Hanoija Unio de Amikecaj Organizoj