bg_left_language.gif
vietnam.gif
Vietnam
england.gif
England
russia.gif
Russia
france.gif
France
china.gif
China
esperanto.gif
Esperanto
bg_right_language.gif

Dead line for submission of 2009-2010 entry

REFERENCA DOKUMENTO PRI LA INTERNACIA KONKURSO “HANOJO – VIA RENDEVUEJO”
por la jaroj 2009-2010
Ek al la miljara jubileo de Thang Long – Hanojo, kun konsento de Hanoja Popola Komitato, la Hanoja Unio de Amikecaj Organizoj (HUAO), kunlabore kun la Oficejo de la Gvidantaro pri Miljara Jubileo de Thang Long, organizas la internacian konkurson pri studado de Thang Long – Hanojo nomitan “Hanojo – via rendevuejo” en 6 lingvoj: angla, rusa, franca, ĉina, Esperanto kaj vjetnama perrete kaj speciale por fremlandanoj kaj vjetnamoj loĝantaj eksterlande.

      Jen estas la regularo por la jaro 2009-2010:

1.Ĉeftemo de la konkurso:”Ek al la Miljara Jubileo de Thang Long – Hanojo” (kun aldonita demandaro) 

2. Partoprenantoj en la konkurso:  
Eksterlandaj civitanoj el ĉiuj kontinentoj kaj vjetnamoj loĝantaj eksterlande, scipovantaj unu el la 6 lingvoj: vjetnama, angla, rusa, franca, ĉina kaj Esperanto rajtas partopreni en la konkurso. 

3. Regularo de la konkurso:  
- Respondu per testo al la ses unuaj demandoj kaj skribe al la sepa demando pri via opinio rilate al la valorigado de  la miljaraĝa ĉefurbo. La skriba parto ampleksas je ĉirkaŭ 1000 vortoj. Necesas klare mencii vian plenan nomon, aĝon, profesion, adreson, loĝejon, telefon-numeron, faks-numeron, retadreson, kaj sendu al la organiza komitato per poŝte aŭ perrete.  
- La rezultoj de la konkurso estos anoncitaj perrete kaj per aliaj amaskomunikiloj.  
Adreso: Organiza Komitato de la Internacia Konkurso pri Studado de Thang Long - Hanojo nomita “Hanojo – Via rendevuejo”: 14B Phan Chu Trinh, Quan Hoan Kiem, Hanoi, Vietnam.  
                Tel: (84-4) 38256159 ; (84-4) 39361555 – Faks: (84-4) 38248964  
               Retadreso :
Haufo@fpt.vn        Ttt-ejo: www.haufo.org.vn 

4 . La premioj de la konkurso
- konsistas el:  
+ 01 speciala premio:  6.000.000 VND                               
+ 05 duaj premioj:        po 3.000.000 VND
+ 01 unua premio:      4.000.000 VND                               
+ 10 triaj premioj:        po  1.500.000 VND 
+ 20 kuraĝigaj premioj: po 1.000.000 VND
+ 02 premioj pri diligenteco kaj daŭra ricevo de premioj dum multaj jaroj:    po  1.000.000 VND 
+ 01 unua kolektiva premio:  3.000.000 VND                    
+ 02 duaj kolektivaj premioj:  po 2.000.000 VND

- La Organiza Komitato publikos la rezultojn perrete kaj per aliaj amaskomunikiloj kaj sendos la klasifikitajn rezultojn al ĉiu gajnonto dum septembro 2010.

- La Organiza Komitato invitos la gajnontojn de la Speciala, Unua, Duaj premioj loĝantajn eksterlande viziti Vjetnamion kaj la ĉefurbon Hanojo dum 7 tagoj. La invititaj gastoj mempagos la internaciajn al- kaj elirbiletojn.

- La Organiza Komitato pagos manĝadon, loĝadon, cirkuladon (laŭ la nunaj specifoj pri gastigado de la invititoj) dum ilia ĉeestado en Hanojo. Kun donacoj al la premiitoj laŭ la jena skalo:

        + Speciala premio: kun valoro de 1.000.000 VND        + Dua premio:        kun valoro de    500.000đ VND

        + Unua premio:      kun valoro de    800.000 VND

- La Organiza Komitato sendos per poŝte la premion, la atestilon al la premiitoj, kiuj ne povos ĉeesti la ceremonion de transdono de la premioj (eventuale pere de Ambasadejoj aŭ internaciaj organizoj). 
5. Informado:  
La Organiza Komitato rekomendas la internaciajn amikojn kaj vjetnamojn loĝantajn eksterlande ĝisdate informiĝi per regula vizitado de la ttt-ejo: http://www.haufo.org.vn

Supre estas la regularo de la internacia konkurso pri studado de Thang Long – Hanojo, nomita “Hanojo – Via rendevuejo” 2009-2010. La Organiza Komitato alvokas eksterlandajn civitanojn, vjetnamojn loĝantajn eksterlande el ĉiuj kontinentoj aktive reagi per partopreno al la konkurso pri studado de Thang Long – Hanojo, kiu estas via rendevuejo en la jaro 2009-2010 kaj la sekvontaj jaroj.

Bonan ŝancon kaj sukceson!

                                                                        NOME DE LA ORGANIZA KOMITATO

                                                                                          ESTRO                                                          

                                                                                   s-ino Vu Thi Hai