1. Co Loa (nun en la ĉirkaŭaĵo de Hanojo) estis fondita de la 3-a jarcento antaŭ nia erao. Tiu granda vestiĝo de bastiono, iama ĉefurbo de la regno Au Lac sub Reĝo An Duong ekzistis pli ol mil jarojn antaŭ reĝo Ly Thai To.
Hoa Lu, en la jaro 968, estis la ĉefurbo de antikva Vjetnamio. Dum preskaŭ duonjarcento, du reĝaj dinastioj, nome la Dinh kaj la Tien Le dinastioj havis tie sian ĉefurbon (apartenantan al la hodiaŭa Ninh Binh provinco). Pro tio, ke Hoa Lu estis malebena tereno, kun mallarĝa spaco, je la komenco de la printempo 1010, Reĝo Ly Thai To - fondinto de la Ly Dinastio anstataŭinte la du antaŭajn dinastiojn Dinh kaj Tien Le, malfermis novan periodon de disvolviĝo de la historio – decidis verki reĝan ordonon por konsiliĝi kun siaj kortegaj mandarenoj pri la moviĝo de la ĉefurbo de Hoa Lu al Dai La, kie la Tang Dinastio (Ĉinio) establis sian superregan aparaton en la antikva Vjetnamio, ekde la 7a jarcento (en nuna centro de Hanojo). Skribita en Hoa Lu, tiu ĉi historia dokumento, poste nomata "Edikto pri ĉefurba translokiĝo” malfermis la vojon por translokigi la ĉefurbon de Hoa Lu al Dai La frue en la samjara aŭtuno. Laŭ la legendo, kiam la reĝa boato alvenis ĉe la piedoj de la La Thanh citadelo, okazis bona aŭguro: Aperis ora drako. Pro tio, la reĝo ŝanĝis la nomon de Dai La al Thang Long (kiu signifas “leviĝanta drako”).
2. La reĝa Tran-dinastio oficiale anstataŭis la reĝan Ly-dinastion ekde la komenco de la jaro 1226. Dum proksimume 175 jaroj la Tran-dinastio ankoraŭ uzis la Thang Long-citadelon de la Ly-dinastio kiel ĉefurbo de la lando. Je la fino de la 14-a jarcento, la Tran-dinastio malfortiĝis kaj estis anstataŭita de la Ho-dinastio ekde 1400. Ĉi tiu reĝa dinastio translokigis la ĉefurbon al la citadelo konstruita en 1397 nomita Tay Do (okcidenta urbo, en Thanh Hoa provinco), Thang Long estis nomita Dong Do (orienta urbo).
En 1407, ĉina armeo de la Ming dinastio invadis la urbon kaj rebaptis ĝin Dong Quan (orienta pordo). Je la fino de la jaro 1427, la Ming armeo, venkita de la Lam Son militantoj-volontuloj, sub la gvidado de Le Loi, devis returniri al sia lando. Je la komenco de 1428, Le Loi (alinome Le Thai To) oficiale liberigis Dong Quan, kiu en 1430, estis nomita Dong Kinh (ĉefurbo en la oriento).
3. En 1954, post la "Liberigo de la ĉefurbo”, Hanojo trapasis multajn fojojn de administracia landlima ŝanĝo. En 1961 kaj 1978: plivastigo. En 1991: malplilarĝigo.
Je la 29a de majo 2008, la 12a sesio de la Nacia Asembleo de Vjetnama Socialisma Respubliko adoptis Rezolucion plivastigi la landlimon de Hanojo denove. Laŭ ĉi tiu decido, Hanojo (larĝigita) havas surfacamplekson de 3.300 km2 kaj pli ol 6 milionoj loĝantojn. Ĉi tiu decido efektiviĝas de la 1a de aŭgusto 2008.
4. "La antiva kvartalo de Hanojo” estas oficiale klasifikita de la Ministerio de Kulturo kaj Informado kiel nacia historia vestiĝo en 2004.
Laŭ ĉi tiu decido, ĉi tio estas urba spaco kies formo preskaŭ similas al regula trapezo kun surfacamplekso de ĉirkaŭ 100 hektaroj, troviĝanta oriente de la antiva Thang Long reĝa citadelo.
Tiu ĉi regiono kaj ties loĝantaro – tre karakteriza de Hanojo tra la diversaj periodoj – trapasis tre longan procezon de formiĝo, de kiam Reĝo Ly Thai To fiksis sian ĉefurbon en Thang Long (en la jaro 1010), eĉ de la “antaŭ Thang Long-a” periodo (antaŭ la 10a jarcento).
La kialo kuŝas en tio, ke de miloj da jaroj, ĉi tiu estas la ekonomia centro de la la tuta ĉefurbo Thang Long – Hanojo. Hanojo estas ankaŭ la ĉefa loko kie vivas la loĝantoj de tiu plej altranga urbo de la lando.
Pro tio naskis gvidlinioj por prepari la dosieron celante submeti al UNESKO por rekoni "la antikvan kvartalon de Hanojo" kiel historia kultura heredaĵo de la mondo: Ĝia klasifikado en 2004 kiel kultura historia heredaĵo je nacia rango, estas dinamika agado tiucele, sed pro multaj kialoj, ĉi tiu dosiero ĝis nun ankoraŭ ne estas kompleta.
La Templo de la Literaturo – Nacia Kolegio, konstruita en 1070, estas altranga diversa kaj enhavoriĉa historia kaj kultura kombinaĵo de Hanojo. Ĝi troviĝas sude de Thang Long Citadelo. Ĝi estas la kombinaĵo de du ĉefaj monumentoj: la Templo de la Literaturo, dediĉita al la kulto de Konfuceo kaj de ties disĉiploj, de Chu Van An, profesoro de la Nacia Kolego, la eminenta reprezentanto de la morala principo la vjetnama edukada sistemo; kaj la Nacia Kolego kiu estas la unua nacia universitato de Vjetnamio, kun pli ol 700 jaroj de aktiveco, trejninte milojn da talentuloj por la lando. Ankaŭ stariĝis rekomendo por proponi la Templon de la Literaturo – Nacian Kolegon al la listo de “Kulturaj heredaĵoj de la mondo”. Tamen, pro multaj kialoj samkiel por la “antikva kvartalo de Hanojo”, la dosiero pri tiu ĉi grava historia kaj kultura kombinaĵo ne estas finplenumita.
La Zono de Vestiĝoj de la Thang Long-a Citadelo, okaze de la preparado por la miljara jubileo de Thang Long – Hanojo (en 1999), precipe ekde la malkovro de arkeologia vestiĝoj ĉe la loko numero 18, Hoang Dieu strato (en 2002), ricevis multajn atentojn kaj laŭdojn, fariĝis altrange grava historia - kultura vestiĝo de Hanojo kaj Vjetnamio. Pro tio, la Centro de konservado de vestiĝoj de Co Loa – Hanoja Citadelo, kunlaboras kun la esploraj organoj, sciencistoj, internaciaj fakuloj por starigi la dosieron celantan ĝin proponi kiel “kultura hredaĵo de la mondo”.
Por komenci la esplorojn por starigi sciencan dosieron, La Centro por konservado de vestiĝoj de Co Loa – Hanoja Citadelo organizis kolokvon por peti opinion de la membroj de scienca konsilantaro pri unuiĝo de la nomoj, la sfero de protektado kaj la listo de vestiĝoj proponitaj por klasifikado kiel nacia vestiĝo kaj kultura heredaĵo de la mondo. La Thang Long – Hanoja Citadelo zono enhavas la vestiĝojn de la hanoja antikva citadelo kaj la arkeologiaj vestiĝoj ĉe la numero 18, Hoang Dieu strato. En Decembro 2007, la dosiero pri Centra Zono de Thang Long – Hanoja Citadelo estis plenumita kaj submetita al la Ministerio de Kulturo - Sportoj kaj Turismo celante klasifikadon de historia vestiĝo kaj arta arkitektura konstruaĵo je nacia nivelo. En 2008, helpe de UNESKO, de la Konsilio de la Regiono Ile de France (Francio), de la miksa japan-vjetnama komisio de fakuloj, pli ol 10 internaciaj misioj de fakuloj alvenis Vjetnamion por teknika subteno celanta starigi la dosieron por proponi kiel "kultura heredaĵo de la mondo” la Centran Zonon de Thang Long – Hanoja Citadelo. Ĉe la vjetnama flanko, la Komisiono pri nacia kultura heredaĵo, la Komisiono pri Historia scienco de Vjetnamio, la vjetnama Nacia Komitato por UNESKO, precipe la Departemento de Kultura Heredaĵo, la Arkeologia Instituto, la Instituto pri vjetnamaj studoj kaj disvolviĝo, sendis fakulojn subtene al la starigo de la dosiero.
Post dek revizioj, la teksto de la dosiero submetenda al UNEKO estis sendita al ties sidejo en Parizo, Francio, la 19an de januaro 2009 kaj estis akceptita.
5. Hanojo kontaktiĝis kun Budhismo ekde la unuaj jarcentoj de nia erao. La pagodo estas la loko kie oni praktikas la kulton de Budho. Hanojo hodiaŭ havas kelkmilojn da pagodoj. La plej malnova konstruaĵo estas la pagodo hodiaŭ nomita Tran Quoc. En la komenco, je la 6a jarcento, ĝi nomiĝis Khai Quoc (fondi ŝtaton) laŭ la legendo ĝi estis konstruita laŭ ordono de Reĝo Ly Nam De. Je la 15a jarcento, (sub la Reĝo Le Thai Tong), ĝi estis renomita An Quoc (pacigi la landon). En 1628, la pagodo estis ankoraŭfoje renomita Tran Quoc (gardi la landon). La beleco de la pagodo estis laŭdata de famuloj de diversaj epokoj, precipe depost ĝia translokiĝo al la insulo (nun duoninsulo) "Ora Fiŝo" en nuna Okcidenta Lago. Tra la sinsekvaj historiaj periodoj, la pagodo estis daŭre restaŭrita, plibonigita ĉiam gardante sian altrangan pozicion de ĉefurba vidindaĵo pro tio, ke ĝi harmonie kombinis la sanktan antikvan aspekton kun la natura pejzaĝo de la Okcidenta Lago zono. En 1962, Tran Quoc Pagodo estis rekonita kiel nacia historia kultura vestiĝo.
Quan Su Pagodo naskiĝis pli malfrue, kompare kun Tran Quoc Pagodo. Ĝia nomo Quan Su devenas de loko rezervita al la celebrado de ceremonioj por la ambasadoroj (eksterlandaj diplomatiaj misioj) ĉirkaŭ la 15a jarcento. Ĉi tiu pagodo ja estis la okulatestanto de multaj gravaj aktivaĵoj de vjetnama Budhismo, inkluzive la fakto, ke ĝi fariĝis la sidejo de la “Tonkina Budhista Komunumo”, je la mezo de la antaŭa jarcento, kaj de duonjarcento, ĝi estas la centro de la unuiĝo de Budhismo en la tuta lando kaj de la integriĝo de vjetnama budhismo al la internacia budhismo.
La Mot Cot Pagodo ŝuldas sian nomon al la fakto, ke la konstruaĵo sin apogas sur ununura fosto simbolanta floran receptaklon de lotuso. Ĝia koncepto devenas de deziro pliigi la vivodaŭron de reĝo Ly Thai Tong, okaze de unu sia sonĝo (en 1049, la reĝo revis, ke Kuan Jin, la ina enkarnigo de Budho prenis al li la manon por konduki lin al lotusa receptaklo). Konsekvence, la origina nomo de la pagodo estas Dien Huu (plilongigigi la vivdaŭron). La arkitekturo de la hodiaŭa Mot Cot pagodo estas la malpligrandiga modelo de kombinaĵo de pagodo-turo, priskribita en surstelea teksto datiĝanta je la jaro 1121 starigita en Long Doi pagodo, Ha Nam provinco) laŭ kiu la kombinaĵo aspektis tre grandioza kaj impone bela, admireginda.
6. Hanojo, efektive, estas elektita kaj decidita por fariĝi la ĉefurbo de la Vjetanama Demokratia Respubliko, kiu naskiĝis de la Revolucio de aŭgusto 1945, kaj de la “Sendependa ĵurpromeso ceremonio" je la 2a de septembro 1945 (poste nomita La Tago de Sendependeco Festo). Sed laŭleĝe, nur je la 2a kunveno de la unua sesio de la Nacia Asembleo de la Vjetnama Demokratia Respubliko, kun la unua Konstitucio adoptita de la Nacia Asembleo je la 9a de novembro 1946, ke Hanojo estis oficiale aprobita ĉefurbo de Vjetnamio. La kunveno de la Nacia Asembleo en 1976 kiu deklaris la reunuigon de Vjetnamio kaj la Socialisman Respublikon de Vjetnamio estis nur la oficiala rekonfirmo de la decido, laŭ kiu Hanojo estas la ĉefurbo de Vjetnamio de 1946.
7. La organizo de Miljara Jubileo de Thang Long – Hanojo en oktobro 2010 efektive celas:
- Esprimi la sentojn kaj la moralan dankemon de vjetnamoj al siaj praavoj, kiuj fondis la ŝtaton kaj la ĉefurbon kiel hodiaŭ;
- Kuraĝigi kaj eduki la tradicion de ŝtatstarigo kaj ŝtatdefendo de la tuta nacio kaj de la ĉefurbo Hanojo;
- Prezenti Hanojon speciale kaj Vjetnamion ĝenerale al la monda amikaro;
Pro tio, post la Jubileo, necesas:
- Antaŭen puŝi sociekonomikan disvoliviĝan programon, eduki hanojanojn pli kaj pli civilizaj, modernaj, edifi progresan kulturon riĉa je vjetnama identeco;
- Plie antauen puŝi renoviĝon, edifikadon kaj defendon de la ĉefurbo, mobilizi ĉiujn rimedojn, akceli la kompletiĝon de ekonomia, socia, kultura disvolviĝaj celoj, por ke la urbo fariĝu modela por la tuta lando;
- Plej bone efektivigi la ĝeneralan planon por edifi la nove enlarĝigitan urbon;
- Plibonigi la kulturajn konstruaĵojn, konservi kaj valorigi la vestiĝojn, antaŭenigi pli kreivajn literaturajn artajn verkojn...